Design a site like this with WordPress.com
Kiel komenci
Iri rekte al la enhavo

Denaskuloj – paroli Esperanton kiel denaskan lingvon.

Esperanto, raciismo, edukado.

  • Ĉefpaĝo
  • Pri mi
  • Ligiloj
  • Indekso
  • Kontakto

Etikedo: Esperanto blogo

Novaĵoj de mia (ne plu denaskuliga) vivo 🙂 !

kial mi rezignis denaskuligi miajn idojn
20 Junio 202221 Junio 2022 ~ Nelly ~ 9 komentoj

Mian lastan afiŝon mi publikigis antaux 2 jaroj! Okazis multaj aferoj de tiam. Tial mi nun skribas al vi por rakonti:

  • kial mi rezignis paroli nur en Espenrato al miaj idoj;
  • kiel Esperanto plu estas kaj estos en mia vivo;
  • ĉu mi plu uzos tiun-ĉi blogon kaj pri kiuj temoj.

Kial mi rezignis denaskuligi miajn idojn

Dum 4 jaroj, mi parolis nur Esperanto al miaj idoj. Tio estis belega sperto. Mi ege ŝatis tiun. Kaj ŝato estis certe mia ĉefa motivo.

Kiam mia filo estis 4jara, koron-virusa epidemio alvenis. Dum pluraj monatoj, lernejoj femis en Francio. Mi pasis multan tempon prizorgi miajn idojn, kaj tamen plu laboris ekstere. Kaj mia filo eklernis samtempe legi, kalkuli.

Mia menso estis ege okupata tiuperiode. Kaj la demando de novaj vortaroj de mia ido pli kaj pli kreskis. Ekzemple, li interesiĝis ege pri mez-epoko, pri la diversaj luktiloj, kasteloj, ktp. Mi volis respondi al liaj demandoj, sed vortoj iufoje mankis al mi eĉ en mia denaska lingvo… kaj do ankoraux pli en Esperanto.

Plie, lernigi al li en Esperanto kiel legi franclingve necesis multan streĉadon kaj paciencon.

Mia plezuro paroli al li Esperanto malkreskis iom post iom. Kaj mi do decidis ĉesis paroli al li tiel. Kaj estis strange paroli malsaman lingvon al miaj du idoj. Mi do ankaux ĉesis paroli Esperanton al ŝia fratineto.

Tiel Esperanta-lingvo malaperis de nia familio. Nun mia filo estas 6-jara. Li memoras ke mi parolis al li Esperanton kiam li estis etulo. Li ne plu komprenas eĉ unu frazon en Esperanto, eĉ se li plu havas en lia cerbo kielkajn vortojn kiel “banano”. Li ŝatas rakonti tion. Mia filino tute ne plu konscias ke mi parolis al ŝi iam alilingve, ĉar ŝi estis nur 10-monataĝa kiam mi ĉesis.

Kiel Esperanto plu estas en mia vivo

Mi plu uzas ĉiusemajne Esperanton :

  • kelkfoje mi pensas senvole en Esperanto;
  • mi skribas aux parolas al Eo-amikoj;
  • mi legas aux auxskultas rete informojn en Esperanto, kaj respondas al kelkaj (ĉefe en Tvitero).

Ĉar mi parolis Esperanton ĉiutage dum 4 jaroj dank’al miaj idoj, mi pensas ke eĉ sen uzi ĝin, ĝi ĉiam estos en mia cerbo. Vortoj alvenas flue. Multe pli ol antauxe. Certe mi eraras kelkfoje, sed tio tute ne gravas miaopinie.

Kio fariĝos mian blogon “Denaskuloj”

Mi pensas ke la enhavo de ĉi-tiu blogo estos eble utila por aliaj homoj, kiuj hezitas denaskigi aux ne idojn. Ankaux ekzistas afiŝoj pri aliaj temoj. La enhavo en Esperanto estas malofta, tial mi ne forigos ĝin.

Mi certe skribos denove tie-ĉi. Precipe pri miaj ĉefaj ŝat- kaj labor-okupoj:

  • rekta demokratio (kaj kial ĝi gravas miaopinie por Esperantistoj kaj humanismuloj);
  • efika altruismo (disvastigita de la filozofio Peter Singer).

Plezure mi ricevos novaĵojn de vi, karaj legantoj (se restas kelkaj!).

Amike,

Nelli 🙂

Kial blogi en Esperanto

Maljuna blogilo
17 Aŭgusto 201923 Septembro 2019 ~ Nelly ~ 7 komentoj

Tuj kiam mi eklernis Esperanton, mi serĉis interrete legindajn blogojn. Tiaj retejoj estas miaopinie ege interesaj por lingve pliboniĝi, ĝuante la momenton. Ankaŭ memblogi havas multajn avantaĝojn. Jen 6 el ili.

Legi plu “Kial blogi en Esperanto” →

Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)

Esperanto, dulingvismo, science artikolo, Annick de Houwer
2 Marto 20193 Marto 2019 ~ Nelly ~ 1 komento

Lastatempe, mi multe legis pri denaska dulingvismo. Bedaŭrinde en mia denaska lingvo (la franca) libroj kaj studoj ĉi-teme malmultas. Mi do legis precipe en la angla kaj eltrovis nekredeblan kvanton da libroj. La plejmulton skribis gepatroj de ĉiulingvaj denaskuloj, eĉ se plejofte la angla estas ĉu la plimulta, ĉu la malplimulta parolata lingvo. Des pli mi legis, ju pli mi konsciis ke denaskigi infanon, kontraŭe al miaj antaŭaj kredoj, ne estas certa afero. Mi pritraktas en ĉi tiu afiŝo tiun temon, surbaze de scienca artikolo de Annick De Houwer, pri kiu oni ofte skribas. Ĝia nomo estas Gepatra lingvuzado kaj dulingva uzado de idoj [originale en la angla: Parental language input patterns and children’s bilingual use]. Alivorte, ŝi volis scii, kial iuj idoj al kiu oni denaske parolas du lingvojn, ne parolas ambaŭ lingvojn? Legi plu “Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)” →

3-jaraĝa: lingvo-evoluado

Esperanto, lingvo-evoluado, denaskulo
27 Februaro 20192 Marto 2019 ~ Nelly ~ 2 komentoj

Kun tri-jaraĝa infano, oni nun ĝuas sufiĉe longajn kaj interesajn babiladojn – almenaŭ en ĝia ĉefa denaska lingvo.

Legi plu “3-jaraĝa: lingvo-evoluado” →

Dissendi informojn pri privata vivospaco sen konsento de infano

23 Februaro 201926 Februaro 2019 ~ Nelly ~ 8 komentoj

Homoj

Mi kreis tiun blogon pro diversaj kialoj: plibonigi mian skriban kapablecon en Esperanto, kunpartigi rakontetojn kaj informojn kiuj povus esti utilaj al aliuloj, reklami pri taŭgeco de Esperanto kiel ĉiutaga komunikilo, krei legeblan enhavon en Esperanto por uzantoj de la lingvo. Mi tamen malcertis publikigi tiajn informojn: ĉu mi pretas dissendi tutmonde iom privatajn informojn, precipe pri mia 3-jaraĝa filo, kiu ne kapablas doni sian opinion pri tio? Legi plu “Dissendi informojn pri privata vivospaco sen konsento de infano” →

2-jaraĝa kaj duono: lingvo-evoluado

Esperanto, lingvo-evoluado, denaskulo
20 Februaro 20192 Marto 2019 ~ Nelly ~ 1 komento

Miaj notoj pli kaj pli multiĝis dum tiu periodo. Certe ĉar ĉi-tempe la lingvo de mia ido multe evoluadis, tamen precipe en la franca. Legi plu “2-jaraĝa kaj duono: lingvo-evoluado” →

2-jaraĝa: lingvo-evoluado

Esperanto, lingvo-evoluado, denaskulo
18 Februaro 20192 Marto 2019 ~ Nelly ~ 1 komento

Kio okazis post la unuaj Esperantaj vortoj de mia ido? Legi plu “2-jaraĝa: lingvo-evoluado” →

La 3 preferataj libroj en Esperanto de 2 jaraĝulo

17 Februaro 201926 Februaro 2019 ~ Nelly ~ 1 komento

Malaĝa knabo ŝatas mallongajn rakontojn. Oni do facile povas legi al ĝi libron en nia denaska lingvo, kaj esperantigi ĝin samtempe, laŭ la teksto aŭ bildaro. Tamen agrablege estas ĝui la porinfanan Esperantan literaturon, tiel ni ne klopodu traduki. Legi plu “La 3 preferataj libroj en Esperanto de 2 jaraĝulo” →

Homoj estas nek tiom scivolemaj, nek tiom stultaj

15 Februaro 201927 Februaro 2019 ~ Nelly ~ 3 komentoj

kuriuzuloKiam mi pripensis la avantaĝojn paroli Esperanton al ido, mi imagis ke mi povus tiel ekbabiladi kun aliaj homoj pri lingva justeco. Miapense en publikejoj certe homoj miros aŭdi nekonatan lingvon, kiam mi alparolos mian infanon, kaj petos informojn pri tiu stranga lingvo. Aliflanke, mi ankaŭ legis ke homoj povus malbone taksi mian elekton de lingvo, ĉar iliaopinie ĝi estas ne sufiĉe parolata kaj tute senutila. Ĉu tio okazis? Legi plu “Homoj estas nek tiom scivolemaj, nek tiom stultaj” →

La unuaj vortoj

Esperanto, lingvo-evoluado, denaskulo
14 Februaro 20192 Marto 2019 ~ Nelly ~ 1 komento

De kiam mi decidis uzi nur Esperanton kun mia ido, mi skribis en simpla kajero informojn kaj rakontetojn pri lia lingvo-evoluado. Mi de nun enskribos ilin ankaŭ en tiu blogo, sed antaŭe mi rakontu kio lingve okazis dum ĝiaj 3 unuaj jaroj.

Ege atendita momento dum la kreskiĝo de infano certe estas ĝiaj unuaj vortoj, precipe kiam oni edukas ĝin dulingve. Legi plu “La unuaj vortoj” →

Navigado tra afiŝoj

Pli malnovaj afiŝoj

Ĉi-tie mi estas:

  • Twitter
  • Facebook

Eniru vian retpoŝtadreson por ricevi informojn pri novaĵoj

Follow Denaskuloj – paroli Esperanton kiel denaskan lingvon. on WordPress.com

Lastaj artikoloj

  • Novaĵoj de mia (ne plu denaskuliga) vivo 🙂 ! 20 Junio 2022
  • Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo 5 Aprilo 2020
  • Nova kaj belaspekta porinfana libro : La Krubalo 29 Januaro 2020
  • Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj? 1 Januaro 2020
  • La homaro pensas ke la mondo malbonfartas 25 Decembro 2019

Kategorioj

  • Dulingvismo (25)
  • Esperantismo (14)
  • Lern-rimedoj (4)
  • Libroj (11)
    • Bildlibroj (3)
    • Edukado (2)
    • Historio (2)
    • Porinfanaj rakontoj (5)
    • Scienco (1)
  • Lingvo-evoluado (10)
  • Opinioj (14)
  • Raciismo (2)
  • Sciencaj artikoloj (7)
  • Ĉiutaga vivo (16)

Serĉadi

Arkivoj

  • Junio 2022 (1)
  • Aprilo 2020 (1)
  • Januaro 2020 (2)
  • Decembro 2019 (3)
  • Septembro 2019 (3)
  • Aŭgusto 2019 (2)
  • Julio 2019 (1)
  • Junio 2019 (4)
  • Majo 2019 (8)
  • Aprilo 2019 (5)
  • Marto 2019 (6)
  • Februaro 2019 (9)

Lastaj komentoj

zeochti pri Novaĵoj de mia (ne plu denasku…
Amikeco pri Novaĵoj de mia (ne plu denasku…
Kaj Tiel Plu pri Novaĵoj de mia (ne plu denasku…
Nelli pri Novaĵoj de mia (ne plu denasku…
Nelli pri Novaĵoj de mia (ne plu denasku…
  • Facebook
  • Twitter
Permesilo Krea Komunaĵo
La enhavo de tiu retejo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce 4.0 Tutmonda.
Krei retejon aŭ blogon ĉe WordPress.com
Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
  • Sekvi Sekvas
    • Denaskuloj - paroli Esperanton kiel denaskan lingvon.
    • Sekvu kun 32 aliaj sekvantoj
    • Already have a WordPress.com account? Log in now.
    • Denaskuloj - paroli Esperanton kiel denaskan lingvon.
    • Tajlori
    • Sekvi Sekvas
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Vidi retejon en la legilo
    • Administri abonojn
    • Maletendi ĉi tiun breton
 

Ŝargas komentojn...