Unu el la plej oftaj demandoj, kiujn ne-Esperantistoj demandas al Esperantistoj, certe estas: “kiom da homoj kiel vi – kiuj parolas aŭ eklernis Esperanton – ekzistas en la mondo ?” [1]. Kiam oni parolas al ido Esperanton, la demando similas: “Kiom da aliaj idoj denaske parolas Esperanton?“. Tiujn temojn multe traktis aliaj Esperantistoj. Mi resumas en ĉi-tiu afiŝo la datumojn kaj precipe personajn vidpunktojn pri la nombro de denaskuloj en la mondo. Legi plu “Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo?”
Etikedo: denaskuloj
Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)
Lastatempe, mi multe legis pri denaska dulingvismo. Bedaŭrinde en mia denaska lingvo (la franca) libroj kaj studoj ĉi-teme malmultas. Mi do legis precipe en la angla kaj eltrovis nekredeblan kvanton da libroj. La plejmulton skribis gepatroj de ĉiulingvaj denaskuloj, eĉ se plejofte la angla estas ĉu la plimulta, ĉu la malplimulta parolata lingvo. Des pli mi legis, ju pli mi konsciis ke denaskigi infanon, kontraŭe al miaj antaŭaj kredoj, ne estas certa afero. Mi pritraktas en ĉi tiu afiŝo tiun temon, surbaze de scienca artikolo de Annick De Houwer, pri kiu oni ofte skribas. Ĝia nomo estas Gepatra lingvuzado kaj dulingva uzado de idoj [originale en la angla: Parental language input patterns and children’s bilingual use]. Alivorte, ŝi volis scii, kial iuj idoj al kiu oni denaske parolas du lingvojn, ne parolas ambaŭ lingvojn? Legi plu “Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)”
Decidi denaskigi idon: hezitoj
Mi eklernis Esperanton du jarojn antaŭ la naskiĝo de mia ido. Mi do kompreneble multe pripensis dum mia gravedeco, ĉu mi parolos al ĝi aŭ ne la Esperantan lingvon, kaj kiel. Legi plu “Decidi denaskigi idon: hezitoj”