Mi ne kabeis!

mia dulingva retejo en esperanto?

Antaux 1 jaro, mi skibis tie ke mi ne plu parolas al miaj idoj en Esperanto. Tamen, mi ne kabeis!

Esperanto restas grava aspekto de mia vivo. Tial mi decidis uzi nomon en Esperanto por mia profesia (nuntempe) dulingva retejo: Fonto Media.

fonto media en esperanto?

Post 11 jaroj kiel movflegistino, mi nun estas “nur” redaktino. 7000 homoj vizitas mian retejon Fonto Media cxiutage, el la tuta mondo. Mi vendas elektronikajn librojn kaj afiŝas reklamojn, tiel mi enspezas sufiĉe da mono por (simple) vivi.

de kie venas homoj
Miaj vizitantoj ĉe Fonto Media lastmonate

Mi pensas ke post kelkaj semajnoj, mi ektradukos pagôjn en Esperanto, por reklami pri nia kara lingvo 🙂 Mi ne skribos PRI Esperanto, mi skribos EN Esperanto pri temoj kiel sano. Tial miaj ne-Esperantistaj vizitantoj vidos ke Esperanto estas la tria lingvo ke mi elektis por mia retejo. Kion vi pensas pri tio? Via opinion gravas!

Mi ankaux havas Jutuban-kanalon. Iam eble mi ankaux registros videojn en Esperanto?

Mi esperas ke vi bonfartas🙂,

Amike,
Nelly

Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo

Mia filo nuntempe estas 4-jaraĝa. Kiel multaj infanoj, ekde 3 semajnoj li hejm-restu pro la kronvirusa epidemio. Mi mem iom malpli laboras ol kutime, kaj do havas pli da tempo por ludi kaj lerni kun li. Liaj instruistoj petis al ni multe pentri, desegni, konstrui, legi, nombri ktp. Sed ni ne bezonas instrui al li literojn krom tiuj de lia nomo, ĉar li lernos tion la venontan jaron. Legi plu “Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo”

Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?

Bildo kun fluganta spagetmonstro

En mia lando, ofte oni timas paroli pri religio: tio estas privata temo. Precipe se oni ne kredas je iu ajn Dio: oni timas malkontenti la kredantojn. Tamen, mia lando estas unu el landoj en la mondo, kie religiaj kredoj pli kaj pli malmultas. En tiu afiŝo, mi skribas pri ofteco de kredo kaj nekredo en mia lando, kaj kiel mi alparolas tiun temon al mia ido. Legi plu “Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?”

6 faktoj pri mezepoko kaj kavaliroj

Florine de Bourgogne rajdas kaj batalas per glavo

Somer-ferioj okazis. Kiel multaj francaj infanoj, mia ido pasis somerajn semajnojn ĉe liaj avoj. Kaj lia avino alparolis lin pri kio estas kavaliro kaj kastelo. Ili ambaŭ vizitis mezepokan kastelon kaj de tiam, la ĉefa pasio de mia ido estas la kavaliroj kaj la kasteloj. Mi do lastajn semajnojn lernis multajn vortojn kaj faktojn pri tiu historia periodo, por ne disvastigi tro da falsaj informoj, kiuj iufoje svarmas en porinfanaj libroj. Mi ne trovis multan enhavon en Esperanto pri tio, tial mi hodiaŭ blogas ĉi-teme.

Legi plu “6 faktoj pri mezepoko kaj kavaliroj”