Paroli denaske du lingvojn ne donas pli da cerbaj avantaĝoj ol malavantaĝoj. Tamen, kiam oni legas librojn aŭ retejojn pri ĉialingvaj denaskuloj kaj dulingvismo, plej ofte la verkintoj disvastigas miton, malfaktajn kredojn. Ili laŭdas la tiel nomatan “kogna avantaĝaro de dulingvismo”. Kion diras la nunaj sciencaj konoj ĉi-teme? Ni pridiskutu tion en tiu-ĉi afiŝo.
Kogna avantaĝaro de dulingvismo ne ekzistas
En 2015, 3 esploristoj publikigis en la valora scienca revuo Cortecs [Kortekso], sciencan artikolon pri tiu temo. Ili pritaksis ĉiujn esplorojn ĉi-teme, rigardis iliajn rezultojn kaj kvaliton. Ili konkludis ke la fenomeno pri “la kogna avantaĝaro de dulingvismo” ĉu ne ekzistas, ĉu okazas malofte, malgrande, dum nekonataj okazoj [1]. La adjektivo “kogna” rilatas al la mensa procezo, per kiu oni prilaboras informaĵon. Ekzemple, kiel oni perceptas, atentas, memoras, pensadas aŭ imagas. Kiam oni diras ke ne ekzistas kogna avantaĝaro de dulingvismo, tio signifas alivorte ke (ne)denaske dulingvaj parolantoj ne pli bone perceptas, atentas, memoras, pensadas aŭ imagas, ol unulingvaj parolantoj. Por testi tion, esploristoj simple komparas tasko-rezultojn de unulingvuloj kun tiuj de du- aŭ plurlingvuloj, kaj rigardas ĉu la rezulta averaĝo de unu el tiuj du ularoj estas pli alta ol tiu de la alia. Ili ankaŭ kontrolu ĉu la ularoj ne estas tro malsamaj laŭ aliaj kialoj (kiel la aĝo aŭ la ricevita edukado).
Post tiu publikigo la eldonistoj de la revuo petis reagojn pri tiu publikaĵo al 21 esplorado-skipoj pri la temo. La skipanoj konsentis kun la konkludoj de la artikolo kaj klarigis la problemojn de la esploroj en la kampo [2]. Pli freŝe en 2018, aliaj esploristoj denove pritraktis la esplorojn pri ebla kogna avantaĝaro de plenkreskulaj dulingvuloj. Ili trovis 152 esplorojn kaj denove konkludas tiel:
“We conclude that the available evidence does not provide systematic support for the widely held notion that bilingualism is associated with benefits in cognitive control functions in adults.” [3]
Traduko: “Ni konkludas ke la disponebla pruvaro ne eltenas kohere la ege disvastigatan ideon pri la asocio inter dulingvismo kaj kognaj avantaĝaroj ĉe la plenkreskuloj.“
Oftaj kaj malveraj kredoj pri dulingvismo
Homoj, kiuj denaskigis idojn, ofte laŭdas nekredeblan kaj nenombreblan kvanton da kognaj avantaĝoj de dulingvismo: la denaskuloj havas pli bonan memoron, malpli neŭrodegenere malsanas, plurtaksadas kaj koncentriĝas pli lerte, pli bone solvas problemojn, kaj tiel plu. Tiujn malfaktajn kredojn ankaŭ disvastigas infankuracistoj, psikologoj kaj sciencistoj, kiuj verkis popularajn librojn pri denaska plurlingvismo.
Eĉ homoj, kiuj ne denaskigis idojn, iufoje pensas tion. Mi ekzemple spertis tion ofte. Kiam plenkreskuloj aŭdas min paroli fremdan lingvon al mia ido, kaj reagas al tio, ili kutime diras: “ho, tio estas mojosa! Mi ŝatus same fari se mi scipovus.”. Poste kiam mi demandas al ili kial, ili parolas pri la avantaĝoj de dulingvismo por trovi laboron, sed ankaŭ pri pli alta lerteco en lernejo aŭ pli bona memoro de infanoj. Kompreneble ankaŭ plu ekzistas uloj, kiuj kredas je malavantaĝoj de dulingvismo: idoj miksos, aŭ malpli bone parolos la ĉefan lingvon laŭ iliaj opinioj.
Kial tiuj malfaktaj kredoj plu ekzistas
Kiel klarigi ke tiom da miskredoj plu ekzistas? Diversaj kialoj ekzistas, jen iuj [1,2].
- Verkintoj de popularaj libroj parolas nur pri kelkaj esploroj kun pozitivaj rezultoj. Ili ne resumas la tutan esploraron. Plej ofte ili tute ne estas fakuloj pri dulingvismo, eĉ se ili spertis sciencajn studojn.
- La kvalito de la esploroj ofte malbonas. Tio okazas pro la uzado de nevalidaj kaj nereprodukteblaj taskoj, kiujn esploristoj uzas por testi la kognajn kapablojn de homoj; pro la malmulta nombro da partoprenantoj; pro la uzado de netaŭgaj statistikoj.
- La rezultoj de la esploroj ofte ne estas reprodukteblaj. Kiam aliaj skipoj provas refari saman aŭ similan esploron, la rezultoj estas malsamaj. Aŭ simple, la esploron oni neniam refaras, aŭ la eldonistoj de la sciencaj revuoj rifuzas sian publikigon, aŭ la esploristoj ne sendas ĝin al revuo (tio estas kutima problemo, kiun oni nomas la biaso de publikigado).
Konkludo: Paroli denaske du lingvojn ne donas pli da cerbaj avantaĝoj ol malavantaĝoj
Jes, paroli denaske du lingvojn verŝajne, post pluraj jardekoj da esploroj, ne donas pli da kognaj avantaĝoj ol ne paroli denaske du lingvojn. Sed tio tute ne estas malbona novaĵo miaopinie. Male, la esploroj ĉi-teme elmontras gravan punkton: denaskigi idojn ne kaŭzas mensajn kaj cerbajn malbonaĵojn. Kiam mi decidis ekparoli la Esperantan lingvon al mia ido, mi serĉis informojn por scii ĉu tiu elekto ne okazigos kognajn malavantaĝojn al li. Simple tio. Mi ne intencis avantaĝigi lin kogne, miaj motivoj estis multe aliaj.
Mi bedaŭras ke en la plejmulto de la libroj kaj retejoj pri dulingvismo, oni plu disdonas malfaktajn informojn ĉi-teme. Ĉar eĉ se dulingvismo ne disdonas kognajn avantaĝojn, tio tute ne malvalorigas ĝin. Je la komenco de la antaŭa jarcento, oni disdonis malajn informojn: dulingvuloj malpli kogne lertis, laŭ ankaŭ multaj esploristoj. Ni esperu ke iam, oni finfine disvastigos verajn faktojn ĉi-teme!
Rimarko: Leganto ĉe Reddit atentis min prave pri la fakto ke mi parolas pri dulingvuloj kaj denaskuloj, kiuj ne estas la samaj ularoj. Jen mia respondo: Dulingvuloj povas esti denaskuloj aŭ ne. Kelkaj esploroj pri ili disigas ilin, kelkaj ne. Tial mi uzas ambaŭ vortojn, kaj mi pensas ke tio taŭgas por nescienca artikolo por ne tedi la legontojn per multaj difinoj (fakte eĉ sciencaj artikoloj kelkfoje ne klarigas tion… certe erare!).
Referencoj
[1] Paap Kenneth R., Johnson Hunter A., Sawi Oliver (2015). Bilingual advantages in executive functioning either do not exist or are restricted to very specific and undetermined circumstances. Cortex, 69, 265-278.
[2] Bilingualism Forum (2015). Cortex, 73, 330-377.
[3] Lehtonen, M., Soveri, A., Laine, A., Järvenpää, J., de Bruin, A., & Antfolk, J. (2018). Is bilingualism associated with enhanced executive functioning in adults? A meta-analytic review. Psychological Bulletin, 144(4), 394-425.