Mi vivas en Francio, en regionero (alivorte departemento) kiu nomiĝas Savojo. Savojo estas urba, kampa kaj monta regionero, en la francaj nordaj Alpoj. Mi loĝas precize en urbeto, kiu estas 5 kilometroj for de la ĉefa urbo de Savojo, Ĉamberio. Ĉamberio enhavas 60.000 loĝantojn, kaj la tuta urbaro (kun la urboj kaj urbetoj, kiuj apudas Ĉamberio) enhavas 220.000 loĝantojn. Mi tuj priskribos la tiean Esperantan vivon.Kiam mi eklernis en 2014 Esperanton per libroj kaj interreto, mi ankaŭ serĉis informojn pri la stato de Esperanto en mia urbo, kiu jam estis Ĉamberio. Mi tiam ĝojis ke ekzistas Esperanto-asocio de 20 jaroj. La anoj kuniĝis ĉiusemajne en ĉambro pretata de la urbestraro, en la centra urbo.

Mi do tuj renkontis ilin, kaj de tiam kompreneble aniĝas en la asocio. Okazis ĉi-epoke neformalaj kursoj, fare de lerta kaj afablega instruistino, precipe por komencantoj aŭ progresantoj. Inter 2 kaj 5 homoj ĉeestis ĉiusemajne. Kompreneble kiel ofte, se ne ĉiam en Esperantujo, ĉiuj homoj kaj novuloj estis bonvenaj kaj varme gastigataj. Mi ŝatis la etoson, kaj la eblon iom paroli en Esperanto kun veraj homoj, eĉ se ili multe krokodilis.

Mi samtempe renkontis en Ĉamberio alian Esperantiston, kiu ne plu ĉeestis la asociajn kunvenojn, sed parolis sufiĉe flue Esperanton. Tiel mi plezure sukcesis babiladi en Esperanto en mia urbo. Nun plu estas agrablega sento scii ke ekzistas Esperanto-parolantoj kaj Esperantistoj proksime. Ligoj kun tiuj homoj, nun amikoj, estas pli fortaj ol tiuj kun ne-Esperantistoj, malgraŭ la aĝajn, emajn aŭ “mensajn” diferencojn. Mi scias ke mi kalkulu je ili ĉiukaze, eĉ pro aferoj, kiuj ne rilatas al Esperanto.

Dum la lastaj jaroj ĝis hodiaŭo, nia Eo-grupo, kiu nomiĝas Esperanto Vive, agas sufiĉe vigle, relative al la malmultaj homofortoj (po 3 aŭ 4 aktivaj anoj per jaro). Ni budas okaze de lokaj eventoj organizataj de aliaj asocioj aŭ de la urbestraro, ni reviviglis la ĝemeliĝon kun la Esperantistoj el Torino (Italio), ni kreis blogon, ni kunvenas okaze de senkrokodilaj manĝoj, ni proponas helpon aŭ kurson al novaj lernantoj, ni konservas ligojn kun aliaj Esperantistaj kaj ne-Esperantistaj grupoj kaj asocioj, ni informas en amaskomunikiloj pri lingva justeco kaj demokratio.

Plej ofte tamen la lokaj Esperantistoj ŝatus pli da vigleco, kaj malĝojas ke ni estas malmultenombraj kaj ne sufiĉe aktivaj. Mi ne la saman senton havas. Kompreneble mi ĝojus, se ni estus pli multnombraj, se aliaj denaskuloj ekzistus tie, se pli da agado pri Esperanto aŭ lingva justeco kaj demokratio okazus, kaj tiel plu; sed mi precipe ĝuas la ŝancon, ke ne pli ol 10 kilometroj for de mi, pluraj homoj kapablas kompreni mian intereson por Esperanto kaj paroleti aŭ parolegi en Esperanto. Ni disdonas la energion, kiun ni havas, kaj kiu ŝajnas al ni grava.

Entute, en nia urbaro, ni estas deko da homoj, kiuj iam eklernis Esperanton; plejmulte tamen plu estas komencantoj. Mi pensas ke tio tamen estas sufiĉe granda nombro por Esperanto, kaj vere tio estas fonto de mia ĉiutaga motivo por uzi Esperanton.
