Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo?

denaskuloj, kiom

Unu el la plej oftaj demandoj, kiujn ne-Esperantistoj demandas al Esperantistoj, certe estas: “kiom da homoj kiel vi – kiuj parolas aŭ eklernis Esperanton – ekzistas en la mondo ?” [1]. Kiam oni parolas al ido Esperanton, la demando similas: “Kiom da aliaj idoj denaske parolas Esperanton?“. Tiujn temojn multe traktis aliaj Esperantistoj. Mi resumas en ĉi-tiu afiŝo la datumojn kaj precipe personajn vidpunktojn pri la nombro de denaskuloj en la mondo.

Esperanto, denaskuloj, kiom da denaskuloj, esperanto native speakers

Por respondi al tiu demando, mi celis nombri ĉiujn afiŝojn, sciencajn artikolojn, librojn kaj retpaĝojn, kiuj traktis tiun demandon. Mi do tajpis en retserĉilo tiujn vortojn, en la franca, angla kaj Esperanta: “denaskuloj”, “denaskaj parolantoj”, “Esperanto native speakers”, “espérantophones natifs”. Mi kiel eble plej ofte provis legi la unuagradajn fontojn sed tio ne estis facila tasko, ĉar multe da artikoloj ne estas rete atingeblaj.

Ekzistas tri ĉefaj metodologiaj problemoj por respondi al tiu demando:

  1. Kiel difini kio estas denaskulo? Ekz., ĉu iu kiu denaske aŭdas la lingvon, aŭ ĉu iu kiu denaske aŭdas la lingvon kaj parolas ĝin flue kiam ĝi estas plenkreskulo? Oni devus precizi nian uzatan difinon de “denaskulo” kiam oni proponas nombron pri ili. Ne ĉiuj faris tion.
  2. Ne ekzistas tutmondaj esploroj pri la nombro de Esperanto-denaskuloj. Nur Hungario iam nombris ilin nacianivele.
  3. Homoj kelkfoje ne klarigas precize kiel ili nombris, aŭ ĉu ili donas la nunan aŭ ĉiutempan nombron.

Ni do kompreneble ne havos precizan respondon al nia demando. Tamen, mi kolektis en la ĉi-suba tabelo ĉiujn nombrojn proponitajn pri la temo. Laŭ tiuj informoj, ni povas esti certaj ke nuntempe ekzistas en la tuta mondo pluraj centoj da idoj, kiuj kreskis en familio kiu uzas/uzis Esperanton kiel unu el la hejmaj lingvoj, kaj verŝajne ne pli ol 2.000. Ili estas inter <1% kaj 4,5% de la Esperanta-parolantaro.

Atentu, multaj indikas nur almenaŭan nombron da denaskuloj kaj ne tutan nombron (ekz., tiuj kiuj nombras kiom da homoj partoprenis en okazaĵoj por denaskuloj). Aliaj indikas procentoj da denaskuloj laŭ la tuta Esperantista-parolantaro (x%). Plie, kelkaj indikas nur nombron da idoj, aliaj indikas nombron da familioj kiuj uzas Esperanton kiel denaska lingvo (ĉu gepatroj, ĉu idoj, ĉu geavoj). Fine, kelkaj indikas nombrojn da idoj kiuj uzas Esperanton hejme, sed eble ne kiel denaska lingvo (ekz., tiuj kiuj nombras kiom da infanoj partoprenis en porinfana kongreso).

Tabelo: Nombro da denaskuloj kaj Esperantistaj familioj en la tuta mondo (lasta ĝisdatigo: 18-an de marto 2019).

Nombro Dato Metodo Fontoj
146 2019 Denaskuloj kiuj uzas Amikumu (aplikaĵo) Amikumu
116 2019 Homoj en REF-listo REF-listo
236 2019 Homoj en Denask-listo Denask-listo
34 2001-2018 Infanoj kiuj partoprenis en Internacia Infana Kongreseto, min.=5, maks.=66, averaĝo=34, mediano=42 Vikipedio
22 1979-2018 Familioj kiuj partoprenis en Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, min.=5, maks.=26, averaĝo=22, mediano=13,5 Vikipedio
1.000-2.000 2016 Persona taksado Iu en Stackexchange
1.000 2015 Laŭ antaŭa persona taksado de Lindstedt Prelego pri interlingvistiko
7 (2 %) 2014 Kalkulo laŭ nombro da vikipedio-kunlaborantoj, kiuj indikis almenaŭ nivelon 3 en Esperanto Vikipedio
200-2.000 (<1%) 2009 Ne menciata Liberafolio
9 (4,5%) 2008 Kalkulo laŭ nombro da vikipedio-kunlaborantoj, kiuj indikis almenaŭ nivelon 3 en Esperanto Vikipedio
20-25 2007 Nombro da denaskuloj kiuj partoprenis en Novjara Renkontiĝo Vikipedio
2.000 2004 Persona taksado Scienca artikolo de Corsetti et al., 2004
Pluraj miloj 2002 Ne menciata Vikipedio laŭ Haarmann
13 2001 Hungaroj malpli aĝaj ol 9-jaroj kiuj parolas Esperanton laŭ hungara esploro Vikipedio laŭ Hungara censo
168 (3,7%) 2001 Hungara esploro nombris entute 4 575 Esperanto-parolantojn, el kiuj 4 407 homoj informis, ke Esperanto estas negepatra lingvo Vikipedio laŭ Hungara censo
350 1996 Persona taksado : familioj en kiu Esperanto estas parolata kiel la ĉefa lingvo por ĉiaj komunikadoj Scienca artikolo de Corsetti, 1996
1.000 1996 Persona taksado Vikipedio laŭ Sikosek, 2003 kaj Lindsted, 1987
283 1995 Nombro da familioj kiuj ricevis la Cirkulaĵon por Esperantlingvaj Familioj kaj Paroj Scienca artikolo de Corsetti, 1996
1.000 1994 Persona taksado Stackexchange laŭ Hana, 1998 kaj Funk et al., 1994
200 1987 Persona taksado : familioj en kiu Esperanto estas parolata kiel la ĉefa lingvo por ĉiaj komunikadoj Scienca artikolo de Corsetti, 1996
83 1965 Enketo publikigata en Gepatra bulteno pri la nombroj da infanoj edukitaj per Esperanto Scienca artikolo de Corsetti, 1996 laŭ Gepatra bulteno, 1957
67 1962 Laŭ listoj da nomoj aperintaj en Gepatra bulteno Vikipedio laŭ Bodnarove, forumo Esperanto.sk
58 1961 Laŭ listoj da nomoj aperintaj en Gepatra bulteno Vikipedio laŭ Bodnarove, forumo Esperanto.sk
154 1957 Laŭ listoj da nomoj aperintaj en Gepatra bulteno Vikipedio laŭ Bodnarove, forumo Esperanto.sk
1.000-10.000 Nekonata Persona taksado laŭ datumoj pri nombroj da alialingvaj denaskuloj Vikipedio
(1%) Nekonata Ne menciata Vikipedio

Mi ĝisdatigos la informojn alireblajn ĉe Vikipedio laŭ tiu kolektado. Bonvolu diri al mi se mi forgesus fonton pri la temo. Mi plezure legos ĝin kaj aldonos ĝin tie, kaj tiel povos pli precize ĝisdatigi la Vikipediajn paĝojn.

Noto

[1] La plej freŝa, serioza kaj leginda artikolo pri la nombro de Esperantistoj en la mondo miaopinie estas tiu: Kalkulinda (Svend), La nombro de parolantoj de Esperanto en la mondo, 2018, rete legebla.

 

3 pensoj pri “Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo?

Komenti