
Mi estas ano de franca asocio kaj partio, kiu celas porti nacinivele temon de rekta demokratio kaj konfederaciismo. Se tiaj popolaj ebloj ekzistus en Francio (aŭ en iu ajn lando), Esperantistoj povus certe pli facile proponi leĝon, ĉu nacianivele, ĉu lokanivele, pri Esperanto aŭ lingva justeco. Se Esperantistoj ricevus sufiĉe da civitanaj subskriboj, referendumo okazus, kaj la leĝpropono aplikiĝus, se pli da duono de la voĉdonantoj konsentus (mi konscias ke tamen restos malfacila kaj longega tasko kompreneble). La peticio ne restus en tirkesto de iu ministro, kiel iome okazis en Francio por la propono de Esperanto ĉe abiturio.
Jen ĉi-sube pli da klarigoj pri niaj deziroj kaj argumentoj.
Francio, male al multaj de siaj proksimaj landoj, estas centraliza lando. Ĉiujn plej gravajn decidojn Parizo decidas, dum la ĉiutagaj agadoj de la civitanoj okazas en apartaj teritorioj. Por liberigi niajn komunumojn, ni proponas du reformojn:
1) Konfederaciismo
Superregigi la teritoriojn (komunumojn, departementojn, regionojn): ili sole kolektu imposton kaj decidu kiajn kompetencojn lasi al la centra Ŝtato.2) Rekta demokratio
Permesi al la civitanoj memdecidi cîujn politikajn decidojn rekte per popola leĝpropono, kiel tio jam okazas en Svislando aŭ en iuj Usonaj Ŝtatoj.Klarigado:
Ĉiu franca civitano alireblas en sia aŭ apuda komunumo al ĉefurbejo, malsanulejo, lernejo, policejo. Sia ĉiutaga vivo estas influata regule per tiuj institucioj. Tamen, kiam ili konstatas misfunkcion, la komunumaj civitanoj nenion povas fari por plibonigi la aferon, krom: varbiĝi en partio, esperi fariĝi deputito, kaj poste aparteni al la plejmulto por ke finfine la plejmulto estu eble konvinkata per siaj ideoj. Alidire, necesu, se ne tuta vivo de sindonemo, almenaŭ granda politika batalo se oni volas ekzemple: malpliigi horojn de lerneja fako por alia fako (ekz. lernado de Esperanto), elspezi plie en la hejmaj malsanulejaj servoj aŭ en esplorad-fako (ekz. lingva justeco), ŝanĝi la polican aparataron aŭ ekfunkciigi popolajn leĝ-proponojn por decidoj faritaj de sia urbodomo. La kialo estas simpla: ĉiujn-ĉi decidojn decidas nacianivele homoj, kiuj ofte neniam renkontis eĉ unu loĝanton de nia komunumo.
Tiuj estas nur ekzemploj, inter tiom multega nombro ke maleblas ĉion listi. La komunumoj ne povas decidi: helpi siajn kultuvistojn aŭ entreprenistojn, interkuniĝi per transportoj aŭ fervojoj, ŝanĝi la enspezojn kaj misiojn de la ŝtatoficistoj, elektitoj kaj publikaj agentoj. Kaj ĉiu komunumo kiu malobeas al tiuj malpermesoj estas rekte atakata justice per la prefekto, kiu estas pagata gracie danke al niaj impostoj. Tiel ni ne povas organizi niajn komunumojn, kiel ni volas.
Eta nombro da kompetencoj estas certe ja lasataj al la komunumoj. Sed sen la mono, kiu kune taŭgas. Dum krizaj periodoj, la komunuma buĝeto estas la unua, kiu estas malpliigata, kelkfoje dum la komunumaj kompetencoj samtempe iome pliigas. La centra potenco tiam povas forĵeti ĉian respondecon sur la ĉefurbestroj, kiuj, jam malpliigataj al simplaj administrantoj, tiam plejparte decidas nur kian financan linion ŝtopi, krom krei plian imposton. Tiel en 2017, 300 ĉefurbestroj demisiis – tio estas rekordo.
Al ĉiuj ĉi malfacilaĵoj, kies ĉiuj uloj estas ĉiutaga vidanto, aldoniĝas informoj el statistikaj studoj: la komunumoj kiuj memadministriĝas demokratie malpli ŝuldiĝas, iliaj civitanoj estas pli informataj kaj deklariĝas pli feliĉaj.
Tiujn faktojn kondiĉas vere rekta demokratio – bazata sur popolaj leĝproponoj kaj referendumoj – por eviti ke ĉefurbestroj iĝas tutpotencaj kaj koruptaj nobeloj. Tiu funkcimaniero ekzistas interalie en Svislando kaj en iuj Usonaj Ŝtatoj, kie la loĝantoj de ĉiuj-ĉi liberaj komunumoj rigardas nun kompate la loĝantojn de komunumoj kiel la niaj. Sama kompato, ol tiu, kiun ni sentas fronte al tiuj, kiuj vivas en diktaturoj.Tiu malfermata letero estas ekpunkto por porti nacianivele tiujn postulojn netraktatajn per niaj politikaj partioj. Sammomente kiam nia registaro volas plu koncentri la politikan potecon, ni memorganiziĝu en Daŭfenio kaj helpu niajn najbarojn memorganiziĝi por trudi la centralan potencon cedi la arbitran potencon, kiun ĝi havas sur niaj vivoj.