Vortoj pli facile fluas en nia ĉefa lingvo

Cerbo kun multaj literoj

Paroli en fremda lingvo, estas ofte forigi la vortojn en sia denaska lingvo, kaj eĉ batali kontraŭ ili en nia cerbo. Mi klarigas kiel tio okazas en mia cerbo kaj en tiu de mia ido.

Vortoj alvenas en nia denaska lingvo

Kiam oni eklernas lingvon, ofta problemo estas ke vortoj tuj venas en nia denaska lingvo. Komencante lernadon, oni multe klopodas por forigi la vortojn en nia denaska lingvo kaj trovi ilin en la celata lingvo.

Tio ankaŭ okazis kiam mi eklernis la Esperantan.

La afero iom post iom malaperas

Nuntempe ne plu okazas, mi sukcesas tuj pensi en la Esperanta post 3 jaroj da ĉiutaga uzo, eĉ se kompreneble multaj vortoj ankoraŭ mankas al mi.

Sed la sento en la cerbo malsimilas. Simple mi ne trovas la vorton, sed mi ne havas la senton ke mi forigu la francan vorton por trovi la Esperantan vorton.

Kaj revenas kiam oni ekparolas alian lingvon

Kiam mi provas skribi aŭ paroli en la angla, mi spertas alian aferon. Mi ne pensas en mia franca denaska lingvo sed en Esperanto. Kaj mi forigu la Esperantan vorton por trovi la anglan vorton! Senĉese tio okazas. Mi ĉiam mense tradukas de la Esperanta al la angla, sen uzi la francan.

Eĉ se mi facile legas sciencajn artikolojn aŭ ĉiutagajn babiladojn en la angla, mi tute ne kapablas uzi parolante aŭ skribante tiun lingvon.

Same okazas ĉe junaj infanoj

Mi tre ŝatas spekti tion, kio okazas en la cerbo de mia 3-jara filo rilate al liaj du lingvoj. 99 % de la vortoj alvenas en ĝia cerbo en la franca. Kelkfoje en lia cerbo perdiĝas Esperantan vorton, kaj tiam li uzas ĝin.

Li aŭdas la vortojn en Esperanto ĉiutage, sed li ne uzas ilin. Tial lia cerbo ne kutimas prononci kaj trovi ilin.

Li tamen kapablas trovi iufoje la vorton en la Esperanta, se oni petas al li tion ludante. Ili do estas ie en lia cerbo, kaj atendas ke oni alvokas ilin.

Mi rimarkis ke kiam li ne trovas la vorton, prononci la unuajn literojn plejofte sufiĉas por ke poste alvenas la tuta vorto. Observi tion estas vere mojosa sperto por mi.

6 pensoj pri “Vortoj pli facile fluas en nia ĉefa lingvo

  1. Interesan aferon vi priskribas. Kiam mi provis lerni la francan, ciam venis vortoj en la Esperanta, sed ne en la angla aŭ la germana.
    Kiam mi vivis en Britio, mi amikumis kun olda brita senjorino, kiu estis esperantisto kaj profesoro pri la franca. Interesse, kiam ŝi iĝis tre maljuna, ŝi preskaŭ tute perdis sian la francan, sed ne la Esperantan!
    Vi skribis, ke ĉe via filo 99 % de la vortoj alvenas en ĝia cerbo en la franca. Ĉu vi ne estas lia ĉefa komunikanto? Eble li aŭdas vin tre ofte paroli en la franca kun aliuloj.
    Ĉu li ĉeestas jam antaŭinfanejo?

    Ŝati

    1. interesajn anekdotojn! Mi legas ke vi same spertis influon de Esperanto lernante fremdan lingvon.
      Plej ofte oni parolas al mia filo la francan, ĉar de liaj unuaj monatoj li vizitas po 5 fojojn per semajno infanvartejo dum la tuta tago. Kaj ankaŭ ja li aŭdas min paroli la francan al ĉiuj, precipe al la paĉjo.

      Ŝati

  2. Ĉu Esperanto estis via unua fremda lingvo?

    Kiam mi eklernis Esperanton, la memoro kutime je malfacilaj kazoj enŝovis vortojn el fremda lingvo, kiun mi konis pli bone. Nun stato estas renversa 🙂

    Ŝati

    1. Ne, Esperanto estis mia tria fremda lingvo, sed mi neniam atingis sufiĉan altan nivelon en iu ajn alia fremda lingvo por sperti kiel vi, influon de unu el ili ekparolante Esperanton. Eĉ post 12 jaroj de angla-lernado!

      Liked by 1 persono

Komenti