Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni kutime lernas samspecajn vortarojn: tiu, kiuj utilas por prezentiĝi, trovi ejon, afable saluti kaj ĝisi homojn, priskribi niajn ŝatokupojn kaj profesion, kompreni artikolojn de gazetoj kaj elsendojn de radioj kaj televidoj, aŭ facile vojaĝi. Fojfoje oni ankaŭ taŭge lernas la plej oftajn vortojn, aŭ la plej malregulajn. Legi plu “Lerni ĉiutagajn vortojn”
Etikedo: lerni Esperanton
Tial mi eklernis Esperanton
En somero 2014, mi travivis belan kaj apartan vesperon kun mia vivkunulo. Ni vizitis amikojn, kiuj profesie kreskigas legomojn kaj prizorgas bovinojn en alpa montaro. Ĉi-tempe ili gastigis paron, al kiuj ili montris kiel nature mastrumi kampojn kun legomoj. Ni kunmanĝis kaj babiladis, rapide eltrovinte ke la gastigantoj parolis strangan lingvon: Esperanto. Legi plu “Tial mi eklernis Esperanton”

