6 faktoj pri mezepoko kaj kavaliroj

Florine de Bourgogne rajdas kaj batalas per glavo

Somer-ferioj okazis. Kiel multaj francaj infanoj, mia ido pasis somerajn semajnojn ĉe liaj avoj. Kaj lia avino alparolis lin pri kio estas kavaliro kaj kastelo. Ili ambaŭ vizitis mezepokan kastelon kaj de tiam, la ĉefa pasio de mia ido estas la kavaliroj kaj la kasteloj. Mi do lastajn semajnojn lernis multajn vortojn kaj faktojn pri tiu historia periodo, por ne disvastigi tro da falsaj informoj, kiuj iufoje svarmas en porinfanaj libroj. Mi ne trovis multan enhavon en Esperanto pri tio, tial mi hodiaŭ blogas ĉi-teme.

1- Pano anstataŭis telerojn, kaj manfingroj forkojn

Se vi jam spektis filmon pri mezepoko en Eŭropo, vi certe jam scias tion. Sur la manĝotabloj neniam staris forkoj kaj teleroj. Jam tranĉiloj ekzistis. Feliĉe, ĉar viando estis ofta mezepoka manĝaĵo, kaj oni malbone imagas kiel facile manĝi ĝin sen tiaj iloj. Tamen, la manfingroj estas la ĉefa ilo por engluti la manĝaĵojn.

Alia informo pri manĝoj: ĉi-epoke nuntempaj ĉiutagaj manĝaĵoj ne ekzistis, ekzemple la terpomoj.

2- La armaĵoj kaj glavoj de kavaliro ne tiom multe pezas

Mia ido ŝatas alivestiĝi kiel kavaliron. Li tiam surmetas falsajn maŝ-vestojn, kaskon, glavon kaj ŝildon. Mi ĉiam ĝis antaŭ kelkaj tagoj diris al li ke tia ekipaĵo ege multe pezas. Sed tio estis malvero. Fakte, la kavaliroj ne havis surdorse kaj enmane pli ol ĉirkaŭ 25 kilogramoj. La nuntempaj fajrosoldatoj portas saman pezon.

Kavaliro kaj fajrosoldato sampezas
Kavaliro kaj fajrosoldato sampezas.

3- Virinoj ankaŭ batalis kaj surmetis maĉ-vestojn

En la multaj porinfanaj libroj, kiujn mi legas al mia ido, neniam staras kavalirinoj. Virinoj estas ĉu princinoj, ĉu riĉulinoj kun belaj roboj kaj ornamaĵoj, ĉu kamparaninoj. Ili manĝas, dancas, aŭ spektas batalojn, sed neniam estas vere agemaj. Ĉu nur iĉoj batalis kaj uzis glavojn? Tute ne. Inoj ankaŭ batalis. Du el tiuj estas fame konataj: Ida de Cham kaj Florine de Bourgogne.

4- Multaj homoj militis, ne nur kavaliroj

Ĉu nur kavaliroj partoprenis dum militoj? Ne. Eĉ se bildoj ofte montras tion. Simplaj homoj plenigis la armeojn. Ili ankaŭ scipovis uzi glavojn, lancojn, pafarkojn aŭ hakilojn por batali, kaj rajdis sur ĉevaloj.

5- Mez-epokuloj pure manĝis kaj prizorgis sin

Ĉar homoj per manfingroj manĝis, oni facile povas pensi ke ili estis malpuraj. Ĉu? Certe ne. Ekzemple, ili lavis al si la manojn antaŭ sidi ĉirkau manĝotablo. En la plej riĉaj ejoj eĉ servistoj venis kun baseneto antaŭ la manĝo por ke ĉiuj gastoj lavu siajn manojn. Multaj banejoj ekzistas en la urboj, kaj la homoj lavas al si la tutan korpon ofte. Jam ekzistas har-sapojn kaj parfumojn. Antaŭ trinki en glaso ĉetable, ankaŭ oni viŝtuku ĉiufoje la buŝon. Multaj aliaj purig-principoj ekzistis.

Franca mezepoka kastelo
Pro tio mezepoka kastelo mi studegis kio estas kavalireco! Ĝi staras en Ardeĉio, bela regiono sude de Francio.

6- Ĉefturo estis kaj ŝirmo, kaj observejo

En multaj kasteloj turo estas pli alta ol la aliaj. Ĝi nomiĝas la loĝejturo, aŭ ĉefturo. Danke al ĝi homoj bone vidis la ĉirkaŭĵon de kastelo kaj pli rapide vidis malamikojn. Se tiuj malamikoj sukcesis eniri la kastelojn, la senjoroj ŝirmis sin en tiu loĝejturo. La senjoroj kaj sia familio loĝis ĉiam en la unua etaĝo de la ĉefturo. Kelkaj similis al kubo, kaj aliaj al cilindro.

4 pensoj pri “6 faktoj pri mezepoko kaj kavaliroj

  1. Saluton Nelli!
    Vi ja prenas la edukadon de via filo ege grava. Ne forgesu, ke ankaŭ la kulero apartenis al la mezepoka tablo, ĉar aparte malriĉuloj ofte manĝis supon. En la germana ekzistas diraĵo, ke iu fordonas sian kuleron. Tio rilatas al ŝia/lia morto. Antaŭ la vasta disvastiĝo de metala kulero, plej homoj uzis ilian privatan lignan kuleron.
    Vi bone priskribis, la lavado antaŭ la manĝo. Ankoraŭ hodiaŭ tio estas kutimo en multaj landoj, kie homoj manĝas per mane, ekz Afganio.

    Mi ne komprenis la vorton iĉo (Est-ce que seuls les Ichis se battaient et utilisaient des épées?)

    Ŝati

      1. Kuleroj en mezepoko estis uzitaj plejparte por manĝo de kaŝo; supoj oni kutime pli malpli trinkis de la bovlo. Jam Teŭtonoj, slavoj kaj vikingoj ofte uzis mirinde ornamitajn kulerojn kun prilaboritaj skulptaĵoj, ĉar la vintraj vesperoj ĉe la fajro estis longaj, kaj oni havis sufiĉe da tempo por malrapideco. Kutime, ĉiu skulptis sian propran kuleron laŭ gusto kaj kapablo. Nur en la mezepoko disvolviĝis en la urba medio vera profesio de la kuleristo, Ankaŭ la malriĉa kampara loĝantaro faris tian profiton vendante siajn lignajn produktojn en la urbo. Fine, en la malfrua mezepoko, ŝajnas, ke en iuj lokoj amasproduktado de kuleroj de unuformaj formoj kaj dimensioj alvenis.
        Dankon pro iĉo. Mi ne tre ŝatas ĝin. Tro aĉa, laŭ mi.

        Liked by 1 persono

Komenti