Mian lastan afiŝon mi publikigis antaux 2 jaroj! Okazis multaj aferoj de tiam. Tial mi nun skribas al vi por rakonti:
- kial mi rezignis paroli nur en Espenrato al miaj idoj;
- kiel Esperanto plu estas kaj estos en mia vivo;
- ĉu mi plu uzos tiun-ĉi blogon kaj pri kiuj temoj.
Kial mi rezignis denaskuligi miajn idojn
Dum 4 jaroj, mi parolis nur Esperanto al miaj idoj. Tio estis belega sperto. Mi ege ŝatis tiun. Kaj ŝato estis certe mia ĉefa motivo.
Kiam mia filo estis 4jara, koron-virusa epidemio alvenis. Dum pluraj monatoj, lernejoj femis en Francio. Mi pasis multan tempon prizorgi miajn idojn, kaj tamen plu laboris ekstere. Kaj mia filo eklernis samtempe legi, kalkuli.
Mia menso estis ege okupata tiuperiode. Kaj la demando de novaj vortaroj de mia ido pli kaj pli kreskis. Ekzemple, li interesiĝis ege pri mez-epoko, pri la diversaj luktiloj, kasteloj, ktp. Mi volis respondi al liaj demandoj, sed vortoj iufoje mankis al mi eĉ en mia denaska lingvo… kaj do ankoraux pli en Esperanto.
Plie, lernigi al li en Esperanto kiel legi franclingve necesis multan streĉadon kaj paciencon.
Mia plezuro paroli al li Esperanto malkreskis iom post iom. Kaj mi do decidis ĉesis paroli al li tiel. Kaj estis strange paroli malsaman lingvon al miaj du idoj. Mi do ankaux ĉesis paroli Esperanton al ŝia fratineto.
Tiel Esperanta-lingvo malaperis de nia familio. Nun mia filo estas 6-jara. Li memoras ke mi parolis al li Esperanton kiam li estis etulo. Li ne plu komprenas eĉ unu frazon en Esperanto, eĉ se li plu havas en lia cerbo kielkajn vortojn kiel “banano”. Li ŝatas rakonti tion. Mia filino tute ne plu konscias ke mi parolis al ŝi iam alilingve, ĉar ŝi estis nur 10-monataĝa kiam mi ĉesis.
Kiel Esperanto plu estas en mia vivo
Mi plu uzas ĉiusemajne Esperanton :
- kelkfoje mi pensas senvole en Esperanto;
- mi skribas aux parolas al Eo-amikoj;
- mi legas aux auxskultas rete informojn en Esperanto, kaj respondas al kelkaj (ĉefe en Tvitero).
Ĉar mi parolis Esperanton ĉiutage dum 4 jaroj dank’al miaj idoj, mi pensas ke eĉ sen uzi ĝin, ĝi ĉiam estos en mia cerbo. Vortoj alvenas flue. Multe pli ol antauxe. Certe mi eraras kelkfoje, sed tio tute ne gravas miaopinie.
Kio fariĝos mian blogon “Denaskuloj”
Mi pensas ke la enhavo de ĉi-tiu blogo estos eble utila por aliaj homoj, kiuj hezitas denaskigi aux ne idojn. Ankaux ekzistas afiŝoj pri aliaj temoj. La enhavo en Esperanto estas malofta, tial mi ne forigos ĝin.
Mi certe skribos denove tie-ĉi. Precipe pri miaj ĉefaj ŝat- kaj labor-okupoj:
- rekta demokratio (kaj kial ĝi gravas miaopinie por Esperantistoj kaj humanismuloj);
- efika altruismo (disvastigita de la filozofio Peter Singer).
Plezure mi ricevos novaĵojn de vi, karaj legantoj (se restas kelkaj!).
Amike,
Nelli 🙂
Mi tute komprenas la decidon ĉesi paroli en Esperanto al viaj idoj. La samo okazis ĉe mi kun miaj ĝemeloj! Estis la manko de vortoj. Aŭ, pli precize, la amaso da vortoj, kiujn mi simple ne sciis en Esperanto 😅
ŜatiŜati
Jes, fakte mankis al mi tiuj vortoj eĉ en mia denaska lingvo! Sed mi trovis ilin pli facile kaj rapide en la franca ol en la esperanta 🙂
ŜatiŜati
Saluton Nelli!! Mi ĝojas legi vin denove en Esperanto, kaj certe ĝojos venontajn artikolojn. Estas preskaŭ du jaroj ke mi skribis ion en Esperanto. Ŝajnas ke mi ankoraŭ scipovas ĝin.
ŜatiŜati
Saluton KTP 🙂
Mi ĝojas ankaux! Ĉu vi ne plu blogas esperante?
ŜatiŜati
Mi ne plu blogas esperante, parte pro manko de tempo, parte pro perdo de motivado. Tamen mi ne tute forĵetas la ideon blogi denove iam estontece.
ŜatiŜati
Interesa kaj honesta afiŝo -dankon! Mi ankoraŭ parolas Eo-n al mia etulino sed tute rekonas la misprovatingon al vortoj. Ne zorgas al mi ke mi ofte ŝanĝas al la angla kiam mi frapas malfacilaĵon aŭ ne povas pensi sufiĉe rapide. Nun ke pli da libroj disponeblas Eo-e, tio ankaŭ helpas. Sed okazoj por uzi ĝin ekster la familio raras, do mi komprenas vian elekton.
ŜatiŜati
Dankon Simon, mi estas kontenta scii ke vi pluas uzi Esperanton hejme 🙂 La libroj ankaux estis problemo. Eĉ se ekzistas pli ol antauxe, tamen, ili ne estas sufiĉe allogaj, facile atingeblaj kaj multaj same kiel tiuj de ĉefaj lingvoj 🙂
ŜatiŜati
Mi iom simile ĉesis paroli kun mia filino ĉirkaŭ la aĝo de tri jaroj, sed ne abrupte, poiomete. Post apero de la infanĝardeno en nia vivo, la dominanta lingvo pli kaj pli elpuŝis Esperanton. Mi neniam parolis nur en Esperanto kun ŝi, tio ŝajnus al mi troa premo, ĉar mi ja emas ion diri ankaŭ en mia nacia denaska lingvo (kaj mi legis, ke dulingvaj gepatroj ja rajtas laŭ la novaj eltrovoj miksi lingvojn iel ajn, la infanoj rapide lernas distingi). Post paso de dek jaroj, mi plu povas ion simplan diri, kaj ŝi ŝajne komprenas; eble rilate al tiu frua ĉeesto de du lingvoj en la familio, la filino talentas pri fremdaj lingvoj, do nenio estis vana, mi kredas. Sen subteno de la medio ne eblas konservi lingvon nature, ni devas esti realismaj. Kelkaj eŭropaj familioj havas someran eventon por kunvenigi siajn gefilojn — kaj tio estas ege bona praktiko, kiu permesas al la infanoj trovi samaĝulojn, kies alia, malpli forta lingvo estas ankaŭ Esperanto 🙂
ŜatiŜati
(“mi bedaŭras, ke (mi) ne akiris la povon” (Z) pli skribi… )
Dankon pro viaj ‘eksperimentadoj’.
ŜatiŜati