Ĉu akademianoj regu lingvojn?

En Esperantujo ekzistas Akademio, kies tasko estas kontroli la evoluon de la Esperanta lingvo. La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto iom modelite laŭ la Franca Akademio. Kio estas la Franca Akademio? Ĉu ĝi estas utila institucio? Ĉu lingvo bezonas tian instuticion?

Historio de la franca Akademio

Vidu sur la supra bildo homojn kovratajn de multekostaj jakoj. Danke al tiuj vestoj oni rekonas ilin: ili estas anoj de la Franca Akademio. Fondita en 1635 per franca reĝo Louis XIII, inicie estris ĝin religia homo, la kardinalo de Richelieu. La unuaj anoj estis ĉefe riĉaj posedantoj kaj religiistoj.

Ĝia misio estis “reguligi nian lingvon, kaj farigi ĝin pura, elokventa kaj kapabla trakti la artojn kaj sciencojn“. Ili nuntempe ĉefe publikigas vortarojn kaj liveras literaturajn premiojn.

La nuntempa franca Akademio

Nuntempe la Franca Akademio kreas la 9-an eldonon de la vortaro. Ili komencis tiun eldonon jam en 1930 kaj ne ankoraŭ finis ĝin. Oni racie pensu ke kiam ili finos ĝin, la enhavo ne plu estos nuntempa.Ili ankaŭ diras kiel bone nomi novajn vortojn, kiel “retmesaĝon” aŭ “Tut-Tera Teksaĵo”. Francanoj laŭ la Akademio diru tiun vorton ne en la angla. Sed reale, preskaŭ ĉiuj uzas la anglajn vortojn.

Se estas (malmultaj) lingvistoj en la Akademianoj, eĉ lingvistoj ne konsentas pri la graveco de tia instuticio. Kelkaj pli kritikas ĝin ol laŭdas ĝin.La baza ideo de tia akademio estas ke oni difinu lingvo-evoluadon per akademio. Sed iu ajn, kiu observas lingvon, vidas ke la lingvoj evoluadas eĉ sen tia instuticio. Kaj ke kiam tiu instuticio ekzistas, la lingvo ne aparte pli bone fartas. Simplaj interilatoj inter homoj dum ĉiutaga aŭ profesia vivo evoluigas lingvon.

Nuntempe la Akademio havas moralan rolon, sed ĝi ne plu regas la francan lingvon laŭ ĝia oficiala rolo. Nun ĝi simple “partoprenu senprofitcele je la perfektiĝo de la homa scienco“.

Tikla franca Akademio

Ĉiumonate en niaj francaj amas-komunikiloj oni legas komentojn de akademianoj, kiuj timas pro malbona uzado de la franca, ekzemple de junuloj aŭ ĵurnalistoj. Tio estas fakte ofta komento eĉ de ne-akademianoj. Interesa afero estas ke tia komento jam okazis antaŭ pluraj centjaroj. La lingvisto Steven Pinker pruvas tion, citante teksterojn skribitajn antaŭ pluraj jarcentoj, kiuj kritikas la ĉi-epokan pli kaj pli malbonan uzadon de la lingvo.

Kelkfoje mi pensas ke unu el la ĉefa rolo de la franca Akademio estas skribigi kaj paroligi la amaskomunikilojn. Ili tiel proponas facilajn temojn, kiuj ĉiam kontentigas aliajn homojn, kiuj same opinias. Homoj kiuj tute malkonsentas ankaŭ iome ĝojas, ĉar ili povas plendi pri tiaj opinioj.

Ĉu vere tio tiom ofte okazas? 3-minuta esploro de la arkivoj de francaj amaskomunikiloj atestas pri tio. Jen kelkaj titoloj de lastjaraj afiŝoj publikigitaj en fame konataj franclingvaj gazetoj:

  • La franca Akademio diriĝas “grave zorgega” pro la disvolviĝo de la “franc-angla” [tio estas miksado de francaj kaj anglaj vortoj en sama frazo]”. En la gazeto Le Figaro, la 22-an novembro de 2019
  • En la franca Akademio, Finkielkraut denuncas “novan moralan admonon“.”En la gazeto Valeurs Actuelles, la 13-an de decembro 2019
  • Neseksema skrib-maniero: la franca Akademio denuncas “mortigan danĝeron”.” En la radio Europe 1, la 26-an oktobro de 2017

Esperanto-Akademio

Mi preskaŭ neniam legis informojn pri la Esperanta Akademio, krom ekzemple ĝia Vikipedia-retpaĝo kaj kelkajn paĝojn de ĝia propra retejo. Kiam mi serĉas informojn pri Eo-vortoj, mi uzas multajn aliajn fontojn, kiuj pli taŭgas miaopinie.

La Esperanta Akademio fondiĝis en 1905 dum la unua universala kongreso en Parizo. Ĝi ekkonstruiĝis laŭ la modelo de la franca Akademio. La Akademio de Esperanto havas du ĉefajn celojn:

  1. konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto;
  2. kontroli la evoluon de la Esperanta lingvo.

Mi vere miras kiel tia institucio en nia nuna mondo povas plenigi tiujn celojn. Kiel ekzemple pruvi ke la nuna stato de Esperanto estas tiel danke al la Akademio? Kiam mi legas la liston de decidoj kaj rekomendoj de la Akademio, mi ne vidas kiel konkrete la Akademio agas por komuniki kaj efektivigi ilin.

 

Se oni ŝatus havi pli precizajn kaj faktajn opiniojn pri efiko de lingvaj Akademioj, estus interese kompari la staton de lingvoj en landoj kun kaj sen Akademioj. Ĉu lingva Akademio ekzistas en via propra lando?

 

16 pensoj pri “Ĉu akademianoj regu lingvojn?

    1. La Germana Akademio por Lingvo kaj Literaturo estiĝis post la Dua Mondmilito kiel loko de malferma debato post la jaroj de diktaturo. Verŝajne ĝi estas pli konsila ol decidema institucio. Konsilado ja ofte mankas. Kiam Germanio ankoraŭ ne estis unuiĝinta en la 18-a jarcento kaj multaj diversaj dialektoj kaj lingvoj estis parolataj, nepre bezonis konsiloj pri klaraj reguloj.
      Ho ve, ĝis nun mi eble neniam legis ion de la Eo-akademio.

      Ŝati

      1. La membraro de la akademio konsistas el konataj verkistoj, kritikistoj kaj tradukistoj, same kiel lingvistoj kaj literaturaj akademiuloj, sed ankaŭ advokatoj kaj naturaj sciencistoj. Ili ankaŭ devenas el aliaj landoj .

        Ŝati

  1. En Hispanio ekzistas la Reĝa Hispana Akademio (Real Academia Española, mallonge RAE), fondita en 1713 kaj inspirita de la Franca Akademio. La akademio havas kiel ĉefan mision gardi la unuecon de la hispana lingvo (kion ajn tio signifas). Ĝia vortaro estas forte kritikata de iuj, ĉar ĝi ne spegulas la realan lingvan uzon de la hispanparolantoj. Laŭ tiu kritiko, kulpas la akademianoj pri la situacio, ĉar ili agas kiel regantoj de la lingvo, por ke la ŝanĝoj en ĝi ne rompu ĝian “esencan unuecon”. La kritikantoj proponas profesie verki la vortaron, kiel faras la sen-akademia angla lingvo, kies Oxford English Dictionary estas unu el la plej bonaj vortaroj de la mondo, ĝisdatigita kun novaj vortoj kvarfoje ĉiujare.

    Liked by 1 persono

  2. >Kiel ekzemple pruvi ke la nuna stato de Esperanto estas tiel danke al la Akademio?

    Mi rimarku, ke eble agado de la Akademio de Eo ne tro rimarkeblas por popoloj, sed fakte ĝia fiagado estas sifiĉe noca. Dank’al ĝi neperfekta sistemo de landonomoj de Eo iĝis pli stulta.

    Ŝati

  3. @Nomad Nomad. Nu, la instituto apartenas al la Rusa Akademio de Sciencoj (RAN). Se mi ne eraras pri burokratia ĉeno, laŭleĝe la ĉefa aŭtoritato nuntempe estas Ministrejo pri Edukado, kiu konfirmas la normojn de la lingvo, kiujn ellaboras RAN pere de ties institutoj (precipe de Vinogradov, sed ekzistas ankaŭ instituto de lingvosciencoj, kiu fojfoje produktas vortarojn, ktp.).

    Liked by 1 persono

Komenti