Kiel 3-jarulo ŝatas fremdajn lingvojn

De kiam mia ido ekkomprenis la koncepton de lingvo, li verŝajne multe interesiĝas pri tio. Jen kelkaj anekdotoj pri kiel 3-jarulo taksas fremdajn lingvojn, kaj interesas sin pri ili.

Miaj propraj memoroj pri fremdaj lingvoj dum infaneco

Mi ne plu memoras kiam mi mem eltrovis ke ekzistas fremdaj lingvoj. En baza lernejo ni eklernis iome la anglan, kiam ni estis ĉirkaŭ 8-jaraĝa. Mi kredas ke antaŭe mi ne vere konsciis pri ekzisto de fremdaj lingvoj, ĉar neniu nek en mia familio, nek en mia lernejo, parolis alian lingvon. Kaj ni neniam vojaĝis eksterlanden dum mia infaneco.

Tiujn angl-lingvajn kursojn mi tute ne ŝatis. Kial? Mi forgesis. Mi tamen bone memoras ke pro tiu malŝato mi decidis eklerni la germanan kiam mi estis 11-jaraĝa, kaj forlasi la anglan. Danke al tio naskiĝis mia ŝato pri lingvoj. Mia germana instruistino estis ege agrabla kaj pasia. Ni vojaĝis ĉe korespondantoj en Germanio, kaj mi ŝategis eltrovi alian vivmanieron per alia lingvo.

Miamemore, mi multe ŝatis inventi kun amikino lingvojn dum infanaj someroj. En mia feria regiono ĉeestis somere multaj nederlandanoj, kiuj parolis tre strangan lingvon niaorele. Ni tiam ankaŭ ŝatis paroli antaŭ nekonatuloj strangan lingvon. Ni inventis vortojn kaj ne komprenis sin unu la alian. Sed tio multe ridigis nin. Mi kredas ke ni ankaŭ provis skribi nian propran lingvon en kajero. Sed pli plaĉis al ni pensi ke ni povus havi tian projekton ol vere krei ĝin, tial ni neniam plenigis pli ol unu paĝon de tiu kajero.

Tial mi diras ke mia ido ŝatas fremdajn lingvojn

Kiel mi jam antaŭe skribis tie, mia filo tre atentas ĉu homoj parolas la francan aŭ alian lingvon. Li ĉiam demandas al mi kian fremdan lingvon parolas iuj homoj en ludejo aŭ eĉ aŭskultante muzikon. Li nun rekonas ĉu homoj parolas la francan, la esperantan aŭ la anglan en muziko. Kelkfoje li ankaŭ demandas al mi kian lingvon oni parolas en lando, kie ekzemple staras la savano, aŭ kie vivas konatulo de ni.

Tio montras ke li estas kurioza pri lingvoj, sed ne ke li ŝatas ilin. Kial mi diras ke li ŝatas fremdajn lingvojn? Simple ĉar dirprovi vortojn en alia lingvo estas ludo por li de kelkaj semajnoj. Li ofte aldemandas sian paĉjon kiel oni diras vortojn en la angla, kaj provas prononci bone ilin (kaj tio estas malfacila tasko). Li ankaŭ ŝatas rigardi bildojn kun mi aŭ lia paĉjo, nomi ilin en la franca, kaj poste serĉi kiel diri ilin angle kaj Esperante. Senkiale li iufoje dum la tago diras vortojn en alia lingvo, kiel “ciao” en la itala (signifas saluton/ĝis), kaj tio ridigas lin.

Lastatempe li ankaŭ diris al mi, ke li ŝatus paroli kiel mi Esperante, sed ke li ne sukcesas. Mi pensas ke li diris tion ĉar ĉiam venas al li la vortoj france, kaj ke li ne scias kiel “bloki” ilin en sia cerbo por trovi la Esperantan version. Mi do proponis al li simplan ludon kun kartoj. Oni simple elektu bild-karton, kaj diru tion, kio kuŝas sur ĝi, per tuta frazo kaj ne nur vorto. Ekzemple: “Mi havas iun, kiu malsatas.” aŭ “Mi havas ovon.” Ĉar li povas komence ĉiam uzi la samajn facilajn frazojn, fluas al li la vortoj Esperante. Kaj kiam li prononcas ilin bone, mi tiklas lin dirante “gratulojn“, ĉar li ege ŝatas tion. Tio estas vere simpla ludo, kiu tamen multe kontentigas 3-jarulon!

Ĉu pro dulingva edukado tio okazas?

Ĉiuj knaboj havas pasiojn. En Francio ekzemple, beboj kaj junaj infanoj plejofte ŝategas fajrobrigadojn. Mi pensas ke tio estas internacia afero, ĉar mi jam vidis fremdlingvajn porinfanajn librojn ĉi-teme.

Mia ido ankaŭ ŝategas fajrobrigadojn, purig- kaj kloak-kamionojn, manĝaĵojn, muzikilojn, gazonotondilojn, kavalirojn kaj kastelojn, kaj do ankaŭ fremdajn lingvojn. Ĉu pro dulingva edukado infanoj pli ŝatas lingvojn? Kompreneble mia nura sperto estas simple atesto kaj tute ne pruvas tion. Des pli ke post kelkaj semajnoj eble mia filo tute ne plu interesos sin pri lingvoj.

Mi ne scias ĉu infanoj al kiu oni parolis plurajn lingvojn pli ŝatas ĝenerale lerni kaj eltrovi novajn lingvojn. Mi ne trovis esplorojn pri tio, eĉ se estus interesa scii tion. Ĉirkaŭ mi, la spertoj malsimilas.

Ĉu vi jam legis sciencajn informojn pri tio, aŭ ĉu vi havas propran ateston? Mi ŝatus legi kaj lerni pli pri la temo!

10 pensoj pri “Kiel 3-jarulo ŝatas fremdajn lingvojn

  1. Mi nur povas paroli pri miaj propraj spertoj kun infanoj kreskantaj trilingvaj. Ambaŭ infanoj tre ŝatis uzi diversajn lingvojn, unue nekonscie, poste pli konscie. Ĉar ni tiam vivis en ĉirkaŭo tre kosmopolitika, iom aŭtomate ili interesiĝis pri diversaj lingvoj. Por ili estis normala afero. Hodiaŭ ili ne montras apartan intereson pri lingvoj, ili uzis la ĝustan lingvon, kie ĝi necesas. Anstataŭ lerni en gimnasion novan lingvon, ekz. mia filo elektis lingvon jam konata al li.

    Ŝati

Komenti