Grava periodo por akirado de dua lingvo (scienca artikolo)

Homoj havas multajn kredojn kaj opiniojn pri kiam estas pli bone lerni duan lingvon. Ĝenerale, oni kompreneble pensas, ke ju pli frue okazas, des pli bone estos. Ĉu vere? Kial? Ĝis kiam? Jen freŝa scienca artikolo, kiu pritaksas ĉi-tiujn demandojn.

Kunteksto de la esploro

Homoj, kiuj lernis duan lingvon dum la infaneco, estas ofte maldistingeblaj de denaskuloj. Male, tiuj, kiuj lernis dum la plenkreskula aĝo, estas pli rekoneblaj, pro malbona akcento kaj gramatikaj eraroj. Kiel klarigi tiun malsimilecon inter infana kaj plenkreska lernado? Precipe, ĝis kiu jaro oni povas esperi ellerni lingvon? Usonaj esploristoj respondis plian fojon al tiu demando, en scienca artikolo titolata “A critical period for second language acquisition: Evidence from 2/3 million English speakers [Grava periodo por akirado de dua lingvo: Pruvoj el 2/3 milionoj da angl-lingvaj parolantoj]”, publikigita en 2018. Ili antaŭe resumis la esplorojn pri la temo, kaj klarigis iliajn malfortecojn, por konstrui bonkvalitan esploron.

Kiel la esploristoj respondis la demandojn

La esploristoj kreis interretan demandaron. Pli da 680.000 personoj partoprenis. En la ĉi-subaj bildoj, vi povas vidi kie ili loĝas:

akirado_dua_lingvo.png
Tie, kie la partoprenantoj vivas. Des pli malhelas estas la kolor-lando, ju pli da ĉi-tieaj loĝantoj partoprenis la esploron.

La partoprenantoj plenigis gramatikan teston, kiu provis diveni iliajn denaskajn lingvojn kaj dialektojn laŭ ilia lingvo-nivelo. Poste ili respondis aliajn kutimajn demandojn pri aĝo, sekso, edukado, ktp., sed ankaŭ al pli apartaj demandoj. Oni demandis al ili: la landojn, en kiuj ili vivis dum la 6 lastaj monatoj; la lingvojn, kiujn ili parolas de la naskiĝo; je kiu aĝo ili ekkontaktis la anglan lingvon; kiom da jaroj ili vivis en angl-lingva lando; ĉu iliaj parencoj estis denaskaj angl-lingvaj parolantoj. En la esploro partoprenis denaskajn dulingvulojn, sed ankaŭ nedulingvuloj. Nur homoj kiuj iam eklernis la anglan povis partopreni.

 

La esploristoj ordis la partoprenantojn en 3 kategorioj:

  • unulingvuloj: tiuj, kiuj kreskis parolante nur la anglan;
  • enmiksigitaj lernantoj: anglaj denaskuloj, kiuj parolis alian lingvon ekde la naskiĝo, aŭ lernantoj de la angla, kiuj vivis pli da 90% de sia vivo ekde la unua kontakto kun la angla en angl-lingva lando;
  • ne-enmiksigitaj lernantoj: tiuj, kiuj pasis malpli da 10% de sia vivo ekde la unua kontakto kun la angla en angl-lingva lando kaj ne pli ol 1 jaro entute.

Tio, kion la esploristoj eltrovis

La aŭtoroj montris, ke la plej taŭga periodo por la lernado de dua lingvo kiel eble plej facile daŭras ĝis la 17,4-jaraĝo. Ili kompreneble klarigas tial, kial tiu periodo estas pli longa ol la kutima periodo en antaŭaj esploroj.

akirado-dua-lingvo4.png
Des pli la nigra linio estas alta, ju pli la lingv-lernado de la homo estas alta. Oni tiel vidas, ke la plej taŭga periodo por lernado de dua lingvo, estas de la naskiĝo ĝis la 17,4-jariĝo.

Kompreneble la esploristoj ankaŭ interesiĝis pri la atingata lingv-nivelo. Oni efektive povas bone lerni ĝis la 17,4-jariĝo, sed des pli oni eklernas malfrue dum tiu periodo, ju pli nia fina lingv-nivelo estos malalta. Plie, la alteco de la atingata nivelo ankaŭ ŝanĝiĝas laŭ la kondiĉoj de la lernado. La ĉi-suba bildo montras tion. Oni vidas, ke la ne-enmiksigitaj lernantoj neniam atingas similan nivelon ol la unulingvuloj aŭ denaskuloj, eĉ lerninte je frua aĝo la anglan. Oni ankaŭ interalie vidas, ke la enmiksigitaj lernantoj, kies la unua kontakto kun la angla aperas antaŭ la 12a-jariĝo, atingas preskaŭ similan lingv-nivelon ol tiu de la denaskuloj.

akirado-dua-lingvo5.png
La bildo montras la atingatan lingv-nivelon en la angla laŭ la aĝo de la unua kontakto kun tiu lingvo, kaj la kondiĉoj de tiu unua kaj posta kontakto. Des pli la kurvoj estas altaj, ju pli la fina lingv-nivelo estas alta.

Kial tiu esploro estas utila por lingvaj lernantoj?

Tiu esploro estas grava, ĉar ĝi studas multegajn homojn, kies la denaska lingvo estas tre diversa. Plie, la rezultoj estas relative pozitivaj: eĉ eklerninte je la fino de la infaneco duan lingvon, oni povas tamen atingi similan lingv-nivelon ol denaskuloj, se kompreneble nia kontakto kun la lingvo estas ofta kaj loka. Por tiuj, kiuj ne havas oftan kontakton kun la celanta lingvo, la sama periodo (de la naskiĝo ĝis la 12-a jariĝo) ebligas atingi similan lingv-nivelon (tamen, malpli alta ol tiu de denaskulo): ne gravas ĉu oni eklernas je la 3-a jaraĝo aŭ je la 11-a, la atingata nivelo estos simile alta.

Referenco

Joshua K. Hartshorne, Joshua B. Tenenbaum, Steven Pinker. A critical period for second language acquisition: Evidence from 2/3 million English speakers [Grava periodo por akirado de dua lingvo: Pruvoj el 2/3 milionoj da angl-lingvaj parolantoj]. Cognition. Volume 177, August 2018, Pages 263-277.

 

 

3 pensoj pri “Grava periodo por akirado de dua lingvo (scienca artikolo)

  1. Dankon pro tiu ĉi artikolo. Ĝis nun mi pensis, ke plejparte la unuaj infanaj jaroj gravas ĉe tia lernado. Mi nur sciis, ke la cerbo de infano agas alie ol plenkrekula cerbo. Kiam ni eklernas novan lingvon, tiam nova loko en la cerbo estas okupita, dum infana lernado ĉio okazas pli malpli samloke. Tion oni eksciis pro iu interesa akcidento. Virino damaĝis sian cerbon kaj post la revigligo de ŝi, ŝi ne plu povis paroli du lingvojn kiel antaŭe. Unu loko en la cerbo estis damaĝita. Interese, ĉu ne?

    Alia afero. Mi rimarkis, ke vi kelfoje uzas la vorton “la” en frazojn, kie ĝi ne vere estas bezonata.(“Tiu esploro estas grava, ĉar ĝi studas multegajn homojn, kies la denaska lingvo estas tre diversa.”) ĉu tio estas pro via franca deveno?

    Ŝati

    1. Dankon Johano pro via komento kaj anekdoto! Mi kredas ke mi legis similajn anekdotojn en la interesega kaj fame konata libro de Oliver Sacks, La viro kiu pensis ke lia edzino estis ĉapelo (ne ekzistas Ea versio, sed eble germana).
      Kaj ankaŭ pro via korekt-propono, eĉ se mi ne certas konsenti en tiu preciza kazo: ĝuste ĉar oni parolas pri preciza denaska lingvo de ĉiu ulo, kaj ne iu ajn. Tamen mi certe kelkfoje eraras kaj estos pli atentema! 🙂

      Ŝati

Komenti