Mi eklernis Esperanton du jarojn antaŭ la naskiĝo de mia ido. Mi do kompreneble multe pripensis dum mia gravedeco, ĉu mi parolos al ĝi aŭ ne la Esperantan lingvon, kaj kiel.
Mia unua dubo, kiun mi facile kaj rapide solvis, estis tio: ĉu denaskigi idon kontraŭas la bazan principon kaj justecon de pli neŭtrala lingvo, ĉar tiu infano havos pli da lingvaj avantaĝoj ol nedenaskuloj? Kompreneble mi ne estas la unua kiu pripensis la aferon. Mi respondus tiel al tiu demando: 1) Esperanto facile lernebla estas. Nedenaskulo povas havi la saman lingvonivelon ol denaskulo, eĉ post simple kelkaj monatoj da regula studado; 2) en la nunaj tempoj de malofta uzado de Esperanto, denaskuloj pli gravas ol danĝeras. Ili tiel eble iam reklamos pri Esperanto; 3) en imagata kaj ideala mondo, oni povus imagi ke ĉiuj homoj lernus sian propran denaskan lingvon kaj internacian facilan lingvon. Tiukaze ĉiuj homoj povus denaskigi siajn infanojn en ambaŭ lingvoj. Mi do rapide forigis el mia menso tiun nefaktan problemon de maljusteco.
Mi precipe malcertis pro timo de neflueco en ĉiutagaj babiladoj kun mia ido. Mi timis, ke mi ne sufiĉe parolos nature, rapide kaj senerare, kaj ke tio povus ĝeni aŭ eĉ fuŝi nian rilaton. Tial mi dum pluraj monatoj ne parolis Esperanton kun mia ido. Mi tamen preskaŭ ĉiutage pensis la aferon, kaj ofte serĉis informojn, kaj spertojn de aliaj familianoj, kiuj havis la saman senton aŭ inverse, kiuj tute certis pri la situacio.
Plie, antaŭ pluraj jardekoj oni aŭdis – kaj plu aŭdas – en Francio, kaj ankaŭ en aliaj mondpartoj, ke kreski en dulingva medio povus kaŭzi lernadajn malfacilaĵojn kaj scikapablecajn malavantaĝojn. Mi ŝatas uzi sciencajn datumbazojn por kontroli tiajn faktojn. Seriozaj esploroj ekzistas ĉi-teme. Ili montras ke ĝenerale dulingveco ĉu okazigas pli da sciokapablecaj avantaĝoj ol unulingvecon, ĉu nek avantaĝojn, nek malavantaĝojn.
Aliflanke, mi pensis ke se mi parolus al ĝi Esperanton, mi havus ĉiutage kunulon kaj por praktiki la lingvon, kaj por montri ke Esperanto ekzistas – kondiĉe ke mi parolu al ĝi kiel eble plej ofte, ĉie ajn. Mi eĉ imagis alparoli aliajn gepatrojn pri lingva justeco por anstataŭi senfinajn kaj iufoje tedajn babiladojn pri dormemo kaj manĝemo de homidoj!
Plie, amuzus min havi la eblon observi miaokule kiel evoluadas lingvaj kapablecoj de denaskulo. DPost longaj monatoj da legadoj kaj pripensoj, dum iu ordinara tago mi ŝanĝis vindaĵon de mia ido kaj pensis: “kiel oni diras “couche” [vindaĵo] en Esperanto?”. Mi serĉis la vorton en vortaro, kaj de tiu tago mi parolis al ĝi nur en Esperanto. Mi ne antaŭkalkulis la momenton. Okazis kiam mia ido ĉirkaŭe estis 1-jara. Mi simple tiam sentis min preta. La paĉjo de mia ido kaj ĝia tuta medio parolas al li la francan, tial mi decidis ke mi ĉiam parolu ĝin en Esperanto, ĉar mi estas ĝia sola fonto. Tiel la fakto ke mi uzas nur Esperanton kun mia ido tute ne estas ĝeno en nia interrilato sed male feliĉa aparteco kaj valoraĵo.
Saluton Nelli, kaj dankon pro tiu bloga atestado.
Cxu la patro de Azur scipovas Eon ? Mia demando fakte celas : cxu li kapablas kompreni dialogon inter vi kaj via ido, kaj partopreni en gxi ?
Mi fojfoje (pli kaj pli, verdire) alparolas miajn idojn en esperanto (2016 kaj …kelksemajna), sed la fakto, ke mia kunulino ne regas gxin fakte bremsas min por uzi Eon.
Kaj… mi jam konis la tradukon de “couche”, sed nenion trafan mi trovis por “doudou”. Kiun vorton vi uzas ?
Antauxdankas,
Tifen, en Liono
ŜatiŜati
Kara Tifen, dankon pro via mesaĝo!
La paĉjo de Azur eklernis Eon samtempe ol mi. Li tute ne plu uzas ĝin de pluraj jaroj, sed komprenas kiam mi parolas (tamen malpli bone ol Azur). Li komprenas nek kantojn, nek infanajn librojn. Li ĉiam alparolas Azur en la franca, eĉ kiam ni triope interparolas, ĉar estus tro da klopodo por li uzi Esperanton. Tiu ne plu ĝenas min nun, mi eĉ ne plu rimarkas – sed ne ĉiam estis tiel! Tamen li povas aktivi sian lingvesprimon, ekz. kiam ni renkontas aliajn Esperantistojn, kiuj ne volas krokodili aŭ kiuj ne parolas la francan (ambaŭ malofte okazas). Mi eble skribos iam pli longe ĉi-teme. Mi komprenas ke via situacio certe estas malfacila – tamen mi pensas ke iom post iom toi povus ne plu ĝeni vin 🙂
Por peluche mi uzas “pluŝajon”. Kiam mi ne konas vorton, ĉu mi inventas, ĉu mi serĉas la vorton en la franca vikipedio kaj poste rigardas ĉu ekzistas paĝo en Esperanto dank’al la maldekstra kolono “en alia lingvo” (tre ofte okazas): https://eo.wikipedia.org/wiki/Plu%C5%9Da%C4%B5o
Ankaŭ ekzistas Telegramo-grupo (vi povas uzi ĝin senpage per komputilo aŭ poŝtelefono) de Esperantaj familioj: vi ĉiam ricevos respondon al viaj demandoj! (Bonvolu rigardi la paĝon “ligilo” se vi volas la adreson.)
Estas granda plezuro por mi scii ke esperantistino, kiu loĝas en Leono, uzas Eon kun siaj idoj, kiuj estas ĉ. samaĝaj ol Azur!
Ĝis venonta fojo!
ŜatiŜati
Dankon por via respondo. Mi ja kutimas je vikipediaj tradukoj -tre bona rapida ilo- sed mi sercxis ion pli ekztaktan por tiu “plej sxatata ajxo”, aux “transira objekto” (ofte plusxajo, sed ne nepre). Mi do uzetas la trofrancdevenan “dudu-o”, sed eble “sxatatajxo”, aux “preferatajxo”, aux “transirajxo” gxustus. Sed gxi estu facile direbla por infano …Ve ! Duduo tauxgos 🙂
ŜatiŜati
Do, duduo, jes! Se tamen vi ŝatus eble pli internacian kaj uzatan vorton, la Telegramo-grupo Esperanto en Famlio certe proponos al vi ion. Ĝis, kaj diru al mi, se vi venus al Ĉamberio iam!
ŜatiŜati
Mi havis similan sperton kun miaj ĝemeloj. Antaŭ ol ili naskiĝis, mi decidis denaskigi ilin. Tamen, mi spertis problemon kiam mi unue provis paroli al ili. Kaj la problemo temis pri la saman vorton kun kiu vi menciis – vindaĵo. Mi diris al unu el ili, “ĉu vi volas, ke mi ŝanĝu la …… Uhhh …”. Mi konsciis ĉe tiu momento, ke mi ne konis la vorton por “diaper” (couche). Poste, mi provis pluraj fojojn paroli al ili Esperante, sed mi ĉiam fiaskis pro similaj kaŭzoj. Nuntempe, ili havas 14 monatojn kaj mi tute rezignis pri la tasko. Mi ĝojas aŭdi, ke vi havas sukceson. Daŭrigu!
ŜatiŜati
Saluton Chris!
Eĉ se vi nuntempe rezignis, eble iam vi tamen volos, kaj neniam estos tro malfrue. Precipe ke viaj ĝemeloj estas ankoraŭ tre junaj! Tamen mi devas konsenti ke estas granda kaj senfina tasko kiu necesas multe da energio. Ankoraŭ hieraŭ mi serĉis la Esperantan vorton por deko da vortoj!
Mi multe dankas vin pro via mesaĝo kaj kuraĝigoj, kaj ne hezitu reskribi se vi havus iun ajn demandojn aŭ rimarkojn,
Ĝis reskribo!
ŜatiŜati
Nun mi atingis viajn pli oldajn afiŝojn. Ege interesa afero. Legante tiun tekston mi devis pensi pri la unuaj infanoj, kiuj estis instruitaj en la hebrea, efektive novhebrea, post preskaŭ 2000 jaroj en Israelo. Estis iom simila spertoj por la familio, mi pensas.Ofte mankis vortojn kaj parola flueco. Gravas nur la bona intenco kaj persistemo. Hodiaŭ, tiu unua revigligo estiĝis la ĉefa lingvo de milionoj da israelanoj. Parenteze, Zamenhof, kiu siatempe pripensis tiun aferon, supozis, ke ne eblas revigligi la tradician hebran lingvon.
Via lingva eksperimento, kontribuo, estas tre grava afero, ĉar mankas ja vere bone kaj flue parolata Esperanto en la mondo.
Eble vi interesiĝas pri mia propra sperto koncerne infana lingvoakirado. Ni, germana kaj franca paro, kreskis du infanojn en Britio. Ŝajne nuntempa normalaĵo. La infanoj estis alparolataj unue en la patrina kaj patra lingvo kaj aldone ekstere de hejmo en la angla. Ni gepatroj plejparte interparolis en la angla. Do, niaj infanoj ekkreskis trilingva. Ni eltrovis, ke ŝajne estas pli facile akiri pli malpli samtempe tri lingvojn ol du, ĉar ne ekzistas tiukaze domina lingvo (loka lingvo). Ĉe dulingvaj infanoj oni ofte rimarkas, ke ili komprenas la hejma lingvo sed preferas respondi en la loka lingvo. Kaj ofte la gepatroj rezignas pri dulingveco.
En la lernejo de niaj infanoj 23 lingvoj estis parolata (hejme), kaj ni bone povis studi du- kaj tri-, eĉ kvarlingvaj infanoj.
ŜatiŜati
Saluton Johano, kaj multan dankon pro viaj diversaj komentoj. Tiaj spertoj pri du/tri-lingvismo estas tre valoraj, do dankon por via disvastigado de ili. Vi bone klarigas la kutiman situacion: la infanoj plej ofte ne respondas en la hejma lingvo. Certe okazas tio miahejme, sed mi pensas ke mi ne rezignos pro tia kialo, ĉar mi ĝuas paroli Eon, eĉ se oni ne respondas al mi en la Esperanta.
ŜatiŜati
Ni ja observis diversajn dulingvajn infanojn. Certe tie, kie la gepatroj insistis, ke la infanoj respondas en la hejma lingvo, tie sukceso alvenis. Sukceson al vi!
ŜatiŜati
Mi tre ŝatus demandi al vi diversaĵojn pri viaj spertoj kun trilingvismo hejme; ĉu vi konsentus doni al mi vian retpoŝtan adreson (ekzemple uzante la paĝon “Kontakto” de tiu blogo, se vi ne ŝatus publikigi en komento vian retadreson)?
ŜatiŜati